قراءة كتاب The Esperantist, Vol. 1, No. 9
تنويه: تعرض هنا نبذة من اول ١٠ صفحات فقط من الكتاب الالكتروني، لقراءة الكتاب كاملا اضغط على الزر “اشتر الآن"
regnis.
Baldaŭ ni, granda procesio, marŝis sur la stratoj de la plej grava centro de la Franca fiŝkaptado. La maro ĉiam troviĝas je unu flanko ĉi tie, sed vere, kiam ni alvenis, maroj ĉie vidiĝis, pro la pluvego, kiu ĉion ŝanĝigas.
Post tre mallonga promeno, ni alvenis al la hotelo Castiglione, kies estro estas Esperantisto, kaj tie ni oficiale prezentiĝis al niaj novaj, pro ni malsekigitaj, amikoj.
Dum tiu ĉi ceremonio, unu el ni serioze diris: "Mi estas la subestro de la vetero. Mi aranĝis la pluvon, por ke la vagonaro ne estu tro varma kaj homplena. Nun mi aranĝos bonan veteron, por ke ni, kaj ĉiuj aliaj kuraĝuloj, ĝuu feliĉan libertempon." Kompreneble ĉiuj multe ridis, je tiu ĉi eldiro, kaj iu rimarkis, ke eble li nur estis tre suba estro. Tamen, de tiu momento, la pluvo ĉesis, la stratoj sekiĝis, kaj fine la suno ekbrilis por aplaŭdi tiun ĉi memorindan internacian kunvenon.
Post tagmanĝo, ni faris promenadojn en la urbo, vizitis la fiŝvendejon, la ŝipejon, la antikvajn urbmurojn kaj la katedron. Tiam, reveninte hotelen, ni pretigis nin por vespermanĝo.
Al tiu momento, Sro. Michaux, la tre sindonema Prezidanto de la Grupo, sendigis al mi la plej bonan urbfotografaron iam vidita, kaj, ĉagrenege mi ĝin konfesas, mi forgesis danki lin pri tio. Eble, je tiu ĉi okazo, li afable forgesos la proverbon ke malfrua danko estas pli malbona ol danko ia, kaj akceptos miajn nunajn dankojn. Kaj, se iatempe kiam la Grupanoj rekunveniĝis, ili bonvolos skribi por mi siajn subskribaĵojn sur papereron, mi havos grandan plezuron enmeti ĝin en la albumon, kiun mi ĉiam konservos inter mia ĉiam pligrandiĝanta propagandilaro.
Dum la vespermanĝo ni nature priparolis la venontan kunvenon, kies programon ni jam vidis sur la paĝoj de la "Cicerone" (Semajna Bulonja organo, ĉiam enhavanta Esperantan paĝon).
Sed, kvankam ni multe antaŭĝuis la proponaĵojn, la kunveno mem donis al ni nepripenseblan plezuron. Oni komencis iom post la naŭa horo, kiam ni eniris belan ĉambregon, mirinde ornamigita de Francaj kaj Anglaj flagoj, kaj ankaŭ de ĉiam verdaj arbetaĵoj kaj palmoj. Vere ŝajnis, ke ni estis enirintaj en Kristnaskan festejon.
Sed la okuloj ne estis la solaj membroj, kiuj ĝuis tiun akcepton. Ankaŭ la oreloj multege ŝatis la koran ĥoron: "Dio savu la Reĝon" ("The Esperantist," No. 1) kiu donis komencon al la bonega programo.
Estas tute neeble priskribi tiun ĉi kunvenon detale, sed eble la programo estos interesa por legantoj. Jen estas:
PARTO I. | |
Dio savu la Reĝon | Ĥoro. |
Prezentado | Sro. Michaux. |
Valso Esperanto | Fno. Decrequy. |
L’Espero | Sro. Boulet. |
Mia Mano | Fneto M. T. Bergier. |
Bonan Tagon, Suzo! | Sro. Derveaux. |
La Paco | Sro. Dufeutrel. |
Duo de la Reĝo d’Ys | Sno. Bergier kaj Fno. Sutils. |
Honora Vino. | |
Piana-ludo. L’Akvofalo | Fno. Pannevin. |
13a, Hungara Rapsodio | Fno. Decrequy. |
PARTO II. | |
Floreto | Fneto G. Bergier. |
La Cigalo kaj la Formiko | Fneto M. T. Bergier. |
La Korvo kaj la Vulpo | Fneto Lephay. |
Lasta Deziro | Fno. Sutils. |
Hamleto | Sroj. Dufeutrel kaj Mudie. |
Hispana Romanco | Sino. Bergier. |
La Bano de la Pastro | Sro. Boulet. |
Galateo | Sro. Derveaux. |
La Marseja Himno | Ĥoro. |
Bonvena Ĉampana Vino. |
Vere, tre memorinda programo. Kaj, se oni demandus kian eron mi pleje ŝatis, mi estas certa ke la plenkreskuloj min pardonos, kiam mi konfesas ke mi pleje ŝatis la kvar recitadojn de Fraŭlinetoj Bergier kaj Lephay. Kiam oni aŭdas nian karan Esperanton el la lipoj de kvin, sep kaj dekjaraj infanoj, ĝi havas ankoraŭ pli belan sonon ol kutime. Kaj oni devas ankaŭ gratuli—ĉiujn! Ĉio estis bona, eĉ bonega. Tamen estis unu afero kiu ne tute plaĉis al mi.
Eble ĝi estas nur bagatelo, sed mi ja opinias, ke ĝi meritas gravan atenton. En almenaŭ unu el la belaj kantoj, mi rimarkis, ke la tradukinto ne konservis la Esperantan akcenton.
Laŭ mia opinio, bona Esperanta kanto devas konservi tion ĉi, kaj oni ne devas meti la akcenton sur silabo alia ol la antaŭlasta. Se oni atente tralegos la tradukojn de Tom Bolin’ (No. 5) Vivo de Maristo (No. 1) kaj aliaj tradukoj de bone konataj poemoj en The Esperantist oni konstatos ke, eĉ por la kutimita melodio, kiun oni verkis por tiuj ĉi poemoj, la Esperantaj vortoj taŭgas. Mi do esperas ke, kiel eble plej multe, niaj muzikaj verkistoj provos konservi la uniforman Esperantan akcenton, sen kio nia lingvo perdus tiom da utileco kaj belsoneco.
Post la finiĝo de la unua parto, du infaninetoj prezentis belegajn floramasojn al la du Anglinoj, kiuj estis inter la vizitanta areto: belaj Esperantaj floramasoj. Mi intence diris Esperantaj, ĉar ambaŭ el ili konsistis el floroj ruĝaj, blankaj kaj bluaj; Anglujo kaj Francujo; kaj interplektita estis la bela Verdo de la Espero, la emblemo de Internacieco.
Sed jam tro longa estas tiu ĉi priskribo. Por ĝin finigi, mi rimarku pri la bonegeco de la paroladoj faritaj de Sroj. Michaux kaj Reeve.—Sed ne! Ekzistas ankoraŭ alia afero, kiu eble havos apartan intereson por Vi, karaj Legantoj. Oni ĉie rimarkis, ke la Verd-kovrilaĵeto estis tre leginda. Dankojn, Bulonjaj Legantoj! Ju pli granda la laboro, des pli granda la plezuro kiam oni lernas, ke la rezultatoj estas ŝatataj. Se nur la tuta legantaro kunpensus!
Tre, tre laca, ni fine realvenis en nian komfortan hotelon, por silente pripensi la mirindan tagon, matene en nigreta, malseka Londono, posttagmeze en nuba, malseketa Bulonjo, kaj vespere en belega, varma Esperantujo, inter la floroj, kantoj kaj salutoj de karaj internaciaj amikoj.
Morgaŭ matene, post naŭ-tridek, niaj amikoj nin serĉis, kaj kondukis en la ĝardenojn de Sro. Duhamel, la Esperantista floristo Bulonja, kaj tie ni fotografiiĝis antaŭ bela floraro. La rezultato estas bona, kaj ĉiam servos kiel fidela memoraĵo de plezura mateno.
Posttagmeze ni eniris en tramon (niaj dek du anoj kaj la Francaj amikoj plenigis la veturilon) kaj komencis gajan veturon ĝis Wimereux. La antaŭan nokton mi estis rimarkinta verdan rubandon sur la fortepiano, kiu portis oreskribitan Esperanto. Tiun ĉi rubandon oni nun fiksis ĉe la vitro de la tramo, kaj ĉiuj preterirantoj bone rimarkis, ke ĝi estis Esperantista tramo. Tiamaniere la Afero gajnis bonan reklamon.
Mi jam ekpensis, ke oni min trompis sed tiam, kiam unu post la alia, mi rimarkis novajn vidindaĵojn mi certiĝis, ke estis ja fakto. Bulonjo ne estas malbela urbo, kaj la kamparo ankaŭ estas sufiĉe bela. Ne ŝanceliĝu, do, Anglaj adeptoj, sed tuj vizitu la belan hejmon de tiom da fervoraj Esperantistoj.
Sur la beleta marbordo Wimereuxa ni ĝuis tre feliĉan posttagmezon. La suno ĵetis sur nin ne tro varmajn radiojn, kaj la plimulto da la kunvenintoj sidiĝis sub la ombro de la verda rubando por kunkanti kaj ŝercadi. Sed mi ne estis tiel mallaborema, kaj ĝuis tre plezuran ludadon kun la ĉarmaj infanoj, kiuj venis kune kun ni. Kaj, Legantoj, estas terura sed vera fakto, ke, en Francujo, eĉ la infanoj parolas France! Tamen ludoj kaj Esperanto ĉiam estas internaciaj, kaj ni estis tre feliĉaj, kaj multe bedaŭris kiam vesperiĝis, kaj ni devis returnen trami.