You are here

قراءة كتاب The Esperantist, Vol. 1, No. 11

تنويه: تعرض هنا نبذة من اول ١٠ صفحات فقط من الكتاب الالكتروني، لقراءة الكتاب كاملا اضغط على الزر “اشتر الآن"

‏اللغة: English
The Esperantist, Vol. 1, No. 11

The Esperantist, Vol. 1, No. 11

تقييمك:
0
No votes yet
المؤلف:
دار النشر: Project Gutenberg
الصفحة رقم: 3

disvastiĝas sur ŝipo. Ĉiuj paroladis pri ĝi. Padishah malsupreniris por kaŝi siajn sentojn. Je vespermanĝo, li porke manĝis ĉe aparta tablo, kune kun du aliaj Hindoj. La ŝipestro kvazaŭ mokadis je li, kaj li troe ekscitiĝis. Li sin turniĝis kaj babiladis en mian orelon: Li ne aĉetus la birdojn; li ja havus sian diamanton! Li demandis siajn rajtojn kiel Brita regnano! Lia diamanto devus troviĝi! Decidega li estis pri tio. Al la ‘House of Lords’[2] li alvokus.

"La birdzorganto estis unu el tiuj malkleruloj, kiuj neniel ricevas novajn ideojn. Li rifuzis ĉiajn proponojn por doktori la birdoj per kuraciloj. Liaj ordonoj estis, ke li nutru ilin laŭ tiu maniero, kaj ke li agu je ili tiamaniere, kaj li forsendiĝus, se li ne nutrus kaj agus je ili laŭordone.

"Padishah estis dezirinta stomak-pompilon-sed oni ne povas uzi tion je birdo, kiel vi scias! Tiu ĉi Padishah estis plena je malbona leĝoscienco kiel la plimulto de Bengaloj, kaj paroladis pri garantiaĵo je la birdoj, kaj tiel plu.

"Sed maljunulo, kiu diris ke lia filo estis advokato en Londono, argumentis, ke tio, kion birdo glutis fariĝis ipso facto ero de la birdo, kaj ke la sola rimedo de Padishah estis procesigi kaj ke eĉ tiam oni eble povus pruvi malatenton liaflanke. Li tute ne havis irpermeson ian en struto, kiu ne apartenis al li."

"Tio treege maltrankviligis Padishah, des pli ke ni preskaŭ ĉiuj opiniis, ke tio estis rezona.

"Ne estis advokato sur la ŝipo por decidi la aferon, kaj ni ĉiuj libere babiladis.

"Fine, post Aden, ŝajnas ke li ekkonsentiĝis je la ĝenerala opinio, kaj private vizitis la birdzorganto kaj proponis prezon por ĉiuj la kvin strutoj.

"La proksiman matenon, estis grandega malpaco ĉe matenmanĝo. La zorganto ne havis permeson por vendi la birdojn, kaj tute nenio igus lin vendi ilin; sed ŝajnas ke li diris al Padishah, ke Eŭrasiano, nome Potter, jam estis farinta proponon; je tio Padishah denuncis Potter antaŭ ĉiuj.

"Sed mi kredas ke ni preskaŭ ĉiuj pensis, ke Potter estis iom lerta, kaj mi scias ke, kiam Potter diris, ke li estis telegrafinta de Aden al Londono, por aĉeti la birdojn, kaj ke li ricevus respondon ĉe Suez, mi malbenegis je tia perdita okazo!

"Ĉe Suez, Padishah sin cedis je larmoj, veraj malsekaj larmoj, kiam Potter ekposedis la birdojn, kaj li tuj proponis pagi ducent kvindek livrojn pro la kvin, tio estante pli ol ducent procent je tio, kion Potter estis paginta.

"Potter diris ke neniel li fordonus eĉ plumon, kaj ke li intencis mortigi ilin unuope kaj trovi la diamanton: sed poste, pripensinte, li iom kompleziĝis. Li estis vetema hundo, tiu Potter, iom malhonesta je kartludo, kaj tia hazarda afero multege plaĉis lin eble. Li do ŝerce proponis aŭkcie vendi la birdojn, malkune al apartaj homoj, je unua prezo da £80 po birdo. Sed unu birdon, li diris, li intencis gardi ‘pro ŝanco.’

"Vi devas kompreni, ke tiu ĉi diamanto estis multekosta; malgranda Hebreo, diamanta makleristo, taksis ĝin je tri aŭ kvar mil livrojn, kiam Padishah ĝin estis montrinta al li, kaj tiu ĉi ideo de vetludo en strutoj sukcesegis. Nu, okazis ke mi estis parolinta pri ĝeneralaj aferoj kun la birdzorganto, kaj tute ŝance, li estis dirinta, ke unu birdo malsaniĝis, kaj ke li supozis, ke ĝi havis dispepsion. Ĝi havis en sia vosto, unu preskaŭ blankan plumon, per kio mi rekonis ĝin. Tiel, kiam, je la proksima tago, la aŭkciado komencis per ĝi, mi plialtigis la okdek kvin livrojn de Padishah je kvin. Mi kredas, ke mi estis iom tro certa kaj avida pri mia plipropono, kaj iuj aliaj divenis, ke mi ion sciis! Kaj Padishah penegis por akiri tiun birdon, simila je frenezulo. Fine, la Hebrea negocisto akiris ĝin por £175. Kaj Padishah kriis £180 ĵus post la malsupreniro de la martelo (tiel Potter anoncis).

"La Hebreo do akiris ĝin, kaj tiam kaj tie li prenis pafilon kaj mortigis ĝin.

"Potter multege koleriĝis, tial ke li diris, ke tio ĉi malhelpus la vendon de la aliaj tri; ankaŭ Padishah kondutis sin kiel idiotulo: sed ni ĉiuj ekscitegis. Mi povas diri al vi, ke mi multege ĝojis, kiam tiu ĉi dissekcio finiĝis, kaj nenia diamanto troviĝis—multege mi ĝojegis! Mi estis proponinta £140 mi mem!

"La malgranda Hebreo estis tiel, kiel la plej multe da Hebreoj; li ne koleriĝis pro malbona ŝanco: sed Potter rifuzis daŭrigi la aŭkciadon antaŭ ol ĉiuj kunsentis, ke la komercaĵo ne liveriĝus antaŭ la fino de la vendado. La malgranda Hebreo deziris argumenti, ke la okazo estis escepta, kaj, ĉar la diskuto progresis egale, la afero estis prokrastita ĝis la proksima mateno. Ni estis vivemaj ĉe vespermanĝo, tiun vesperon, mi vin certigas! Fine Potter venkis, ĉar, kompreneble, li estus sendanĝera se li gardus ĉiujn la birdojn, kaj ni ŝuldis al li iom da ŝatateco pri lia sportema konduto. Kaj la maljunulo, kies filo estis advokato, diris, ke li estis pripensinta la aferon, kaj ke li multe dubis, kiam birdo estis malfermigita kaj la diamanto eltrovita, ĉu ĝi ne devus esti redonata al sia propra bienulo.

"Mi memoras, ke mi proponis, ke ĝi vere submetiĝis je la leĝoj de trezor-trovo, kio estas efektive la vero pri la afero. Estis varmega disputo, kaj ni decidis, ke certe estus malsaĝe mortigi la birdojn sur la ŝipo. Tiam la maljunulo, trograndigante per parolado leĝoscienca, penis pruvi, ke la vendo estis loterio, kaj kontraŭ la leĝoj; li demandis la ŝipestron pri tio; sed Potter diris, ke li vendis la birdojn kiel strutoj. Li ne volis vendi diamantojn, li diris, kaj ne ĝin proponis kiel allogon. La tri birdojn li vendus kiuj, laŭ lia plena kredo kaj opinio, ne enhavis diamanton! Tio ĉi li esperis estis en la unu, kiun li gardus.

"Grandegaj prezoj oferiĝis tute same je la proksima tago. La fakto, ke estis nur kvar hazardoj, anstataŭ kvin, kompreneble igis plialtigon de la kosto. La birdoj vendiĝis je meza prezo de £227, kaj, sufiĉe strange, tiu ĉi Padishah ne ricevis unu—ne eĉ unu!

"Li tro koleriĝis, kaj kiam li devus esti pliproponinta, li babilis pri garantiaĵojn, kaj, plie, Potter malhelpis lin.

"Unu birdo aĉetiĝis de malgranda kvieta oficiro, alia al la malgranda Hebreo, kaj la tria sindikatiĝis je la inĝenieroj.

"Tiatempe Potter subite ŝajnis malĝoja pro la vendado, kaj diris, ke li estis forĵetinta tute mil livrojn, kaj ke verŝajne li tirus nulon; ke li ĉiam estis simplanimulo. Tamen, kiam mi ekparolis kun li pri asekurado kontraŭ perdo je lia lasta hazardo, mi eklernis, ke li jam estis vendinta la rezervitan birdon al politikisto,—viro kiu lernadis la Hindajn etikojn kaj Socialajn aferojn dum sia libertempo.

"Tiu lasta estis la £300 birdo!

"Nu, tri benataj estaĵoj elŝipiris ĉe Brindisi—kvankam la maljunulo opiniis, ke estis kontraŭ la limdepagaj impoŝtoj. Potter kaj Padishah ankaŭ elŝipiris.

"La Hindo ŝajnis preskaŭ freneziĝi kiam li vidis sian diamanton irantan tien ĉi kaj tien, kvazaŭe. Li rediradis, ke li havigus leĝan ordonon (li ja havis leĝan ordonon je la cerbo) kaj li donis lian nomon kaj adreson, tial ke oni sciu kien sendi la diamanton. Kompreneble neniu deziris lian nomon kaj adreson, kaj neniu donis la sian.

"Estis tumulto, mi certigas al vi, sur la trotuaro. Ĉiuj foriris per malsamaj vagonaroj.

"Mi daŭrigis ŝipe ĝis Southampton, kaj mi tie vidis la lastan birdon kiam mi elŝipiris. Ĝi estis tiu de la inĝenieroj, kaj ĝi staris apud la ŝipponto en skatolego, kaj aperis tiel krurema kaj malsaĝa ejo por multekosta diamanto, kiel vi iam vidis!" ...

"Kiel ĝi finiĝis?"

"Ho! Tiel! Nu ! eble... Jes! estas unu alia afero, kio eble iom klarigos.... Post mia elŝipiĝo, mi estis en Regent Street komercante, kaj jen! brako ĉe brako, kaj ĝuantaj luksegan tempon, Padishah kaj Potter! Se vi pripensadas

Pages