You are here

قراءة كتاب The Esperantist, Vol. 1, No. 9

تنويه: تعرض هنا نبذة من اول ١٠ صفحات فقط من الكتاب الالكتروني، لقراءة الكتاب كاملا اضغط على الزر “اشتر الآن"

‏اللغة: English
The Esperantist, Vol. 1, No. 9

The Esperantist, Vol. 1, No. 9

تقييمك:
0
No votes yet
المؤلف:
دار النشر: Project Gutenberg
الصفحة رقم: 4

propra sezono, kaj laŭ propra sezono ĝi revenos al vi. Kaj tie, kie la poeto kantis: "Kara Urbo de Cekropo," ĉu mi ne kantos: "Kara Urbo de Dio."


Kiam vi estas kolerega kaj ĉagrenega, tiam memoru, ke la homa vivado daŭros dum momento kaj poste, ĉiu el ni, tre rapidege, enteriĝos en la tombo.


Kaj hieraŭ Antistinio diris al mi en la Senato: "Ho Aŭrelio, estas reĝa kaj nobla afero esti mallaŭdata kiam vi faras bonajn farojn!"


DIVERSAJ AVIZOJ.

La Redaktoro multe bedaŭras, ke tiom da abonintoj plendis pri la prokrasto de la sendo de siaj Gazetoj. Se oni sendis la abonpagon rekte al li, The Esperantist ĉiam estas sendita per revenanta poŝto. Sed, se la abonpago estas sendita al alilanda ricevanto, la sendo ne povas esti tiel rapida. Kaj la Redaktoro ne povas garantii tujan sendon de alilandaj Gazetoj, menditaj per li. Li nur scias, ke la nomoj de la abonintoj ĉiam estas tuj senditaj al la Redaktoro de la mendita Gazeto, kaj ne plu estas lia afero.

Cunctari funestissimum ŝajne ne estas alilanda Esperanta proverbo. Ĝi estu la Angla devizo!


Ĉiuj Esperantistoj multe ĝojos lerni ke Sro. de Ménil finigis sian grandan laboron, kaj ke la Tutmonda Jarlibro eldoniĝis. La unua parto estas la nova Adresaro, kaj poste troviĝas milojn da adresoj el ĉiuj landoj. Ja utilega verko, pri kiu la sindonema aranĝinto devis esti multe zorginta. Ĉiuj Esperantistoj devas havi tiun ĉi libron, kiu enhavas multe da interesaj avizoj, krom la granda nomaro. (Price 2s., post free, from the Librarian).


Ni ankaŭ ricevis Esperanto in dieci Lezioni, Itala traduko de Esperanto en dix Leçons (kosto 8d., verkita de Conte Albert Gallois, en Riolunato). Ĝi helpu la Italan movadon.


Ankoraŭ alia lernolibro por niaj Francaj amikoj! Tiun ĉi fojon, estas: Cours Commercial d’Esperanto (1s. 6d. post free) verkita de Léon Marissaux, 139 paĝoj; estas nur unu vorto por priskribi tiun ĉi verkon: Bonega. Tie oni, de la komenco ĝis la fino, nur legas frazojn utilaj por ĉiutaga vivado, kaj ne la fantaziajn frazojn, kiuj kutime troviĝas en ĉiaj lernolibroj. Kaj la pecetoj por traduki estas mallongaj kaj utilaj skizoj pri ĝeneralaj aferoj, tiel kiel Bicikletoj, Loĝejoj, Leteroj, k.t.p. Ni esperu ke ni Angloj baldaŭ posedos tian utilan komercan lernolibron.


"La fundo de l’Mizero," tradukaĵo de Pola rakonto farita de la bonekonata Esperantisto "Kabe." Kosto 8d., 91 paĝoj. Nia Pola Samideano donis al ni tre lertan tradukon, sed ni korege konsilas almenaŭ niajn legantinojn, ke ili ne legu tiun ĉi verkon. Priskribo pri la vivado de lepruloj, rakontita en maniero kiel eble plej terura, ne tute estas legindaĵo por ili, kaj, ni estas preskaŭ certaj ke, se iaj el niaj legantoj komencos la tralegon de tiu ĉi verko, ili senhalte legados ĝis la fino, kaj pensos kune kun ni, ke estus estinta pli bone, se la unua paĝo estis estinta la lasta, kaj ke la restaĵo skribiĝis neniam. Ne ĝin legu, do, ĉar ĝi alportos nenian bonon.


"Por niaj filoj kiam ili estos dek-ok jaraj" de Dro. Paul Rodet enhavas 32 paĝojn, kaj traktas tre lerte pri malfacila kaj delikata temo. Ni konsilas ke la junuloj, por kiuj la libro estis skribita, ĝin legu.


Eble, kiam oni vidos tiujn ĉi vortojn, oni jam estos vidinta sur ĉiuj Anglaj stacidomaj librejoj malgrandan ruĝan Esperantan lernolibreton, kies kosto estas unu penco. La unua eldono estas cent mil ekzempleroj, kaj espereble multe helpos je la rapida disvastigo de la lingvo inter ĉiuj Anglaj-parolantaj popoloj.


Ni deziras danki la multe da amikoj kiuj sendis prestranĉaĵojn. Tiuj ĉi ĉiam plioftiĝas, kaj nepre pruvas la progreson de nia kara afero.


Sukcesa parolado estis farita en la Urbestrejo de Dovero, kaj nova sed forta grupo tie fondiĝis, dank’ al la klopodoj de kelkaj fervoraj tieaj kunbatalantoj. La Hon. Sek. de la Grupo estas Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover, kaj ni esperas, ke tiuj legantoj, kiuj vizitos Doveron dum la somero, povos helpi lian propagandon. La nova Grupo eldonas belajn poŝtkartojn, ilustrantaj la uzo de la Esperantaj participoj per la verbo Trinki! Kosto 8 pencoj la dekduo, 4s. la cento, de 41, Outer Temple, W.C.


Nova Grupo ankaŭ fondiĝis en Brightono, laŭ la anonco en No. 8. Fraŭlino C. Oxenford, 16, Upper Westbourne Villas, Hove, Sussex, estas la tiea Hon. Sek., kaj tre plezure ricevos la nomojn de novaj Membroj, kaj proponoj pri la Grupaj aferoj.


Amikoj en Ilfordo, Essex, ankaŭ sukcesis krei novan grupon apud Londono. La Hon. Sek. estas Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E.


La Unua Akto de La Ventego finiĝas en tiu ĉi numero. Laŭ la anonco en No. 8, la tuta Dramo eldoniĝos en aparta libro (kosto 1 fr. 50) tuj kiam sufiĉe da mendoj estos ricevitaj. Anstataŭ la Ventega paĝo, estontaj numeroj enhavos paĝon en la Angla lingvo titolata "Our Progress" kiu enhavos avizojn pri la novaj pruvoj de nia progreso.


La Maltaj Esperantistoj enkondukis tre sukcesan novaĵon. Anstataŭ ol kunveni en ĉambro, ili fotografiiĝis, faris tre plezuran ekskursion en la kamparon, kaj aŭskultis Esperantan rakonton, kaj priparolis Esperante tre plezure. Certe, dum la varma vetero, tiu ĉi plano estas kiel eble plej multe sekvinda.


Kara Sinjoro Redaktoro, Doni Esperantajn nomojn al Esperantaj aferoj estas sendube tre bona regulo. Sed oni ne havas ian rajton ŝanĝi la titolon de la plej granda verko de la granda Doktoro. Krestomatio estas ordinara vorto en la Franca kaj Greka lingvoj por Ekzemplero klasika de la literaturo de ia lingvo. Estus tute facile aldoni al via anonco de tiu ĉi fama libro kelkajn priskribantajn vortojn, sed la titolo devas resti, ĉar ĝi estas nun parto de la historio de la lingvo. Via fidele, R. J. Lloyd (D. Litt., M.A.).

(N.B.—Pravege! sed ne estas dubo ia, ke la titolo de la verko multe malhelpas je ĝia disvastiĝo tie ĉi.—Red.).

TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM.

De Dro. Smollet, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (Oxon.), 9660. (Finigita; Vidu paĝo 118 por la komenco).

Malkovrinte gardistlanternon, ili trafis ĉe la kvazaŭ dormanto, kaj la tenanto enpuŝis ponardon en lian koron. La perforto de la trudo kunpremis la bruston, kaj speco de ĝemo eliris el la traĥeo de la mortinto. Oni refaris la frapon sen ia simila sono, pri kio la mortigantoj kredis, ke sia tasko estis finita, kaj eliris el la ĉambro, decidinte reveni por rabi la korpon je sia libera tempo.

Nia heroo neniam pasigis iometon da tempo tiel agonie, kiel en la nuna okazo; la tuta supraĵo de lia korpo kovriĝis de malvarma ŝvito, kaj liaj nervoj skuiĝis de grandega tremado. Por mallonge skribi, li estadis sub sveno, kiu verŝajne helpis lian konservon: ĉar, se li estus reteninta la uzadon de siaj sentoj, eble la elsaltoj de lia teruro estus fariĝintaj lia malkovrilo. La unua uzo, kiun li faris de lia rekonsciiĝo estis rimarki ke, retirante, la mortigistoj lasis la pordon malfermita; kaj li tuj estis utiligonta tiun ĉi ilian senzorgon, sin elĵetante sur ilin kun danĝero de sia vivo, kiam lin haltigis interparolado, kiun li ekaŭdis el la malsupra ĉambro, konstatante la intencon de la rabistoj denove forveturi, esperante kapti pli da rabaĵo. Ili tiel foriris, forte ordonante al la maljunulino, ke ŝi ŝlosu la pordegon dum ilia forestado. Ferdinando

Pages