You are here

قراءة كتاب The Esperantist, Vol. 1, No. 10

تنويه: تعرض هنا نبذة من اول ١٠ صفحات فقط من الكتاب الالكتروني، لقراءة الكتاب كاملا اضغط على الزر “اشتر الآن"

‏اللغة: English
The Esperantist, Vol. 1, No. 10

The Esperantist, Vol. 1, No. 10

تقييمك:
0
No votes yet
المؤلف:
دار النشر: Project Gutenberg
الصفحة رقم: 2

Margate, Kent. Pri diversaj aferoj. Interŝanĝos fotografaĵojn (precipe stereoskopajn) kun ĉiulandanoj.

  • Sro. S. Maitland, 22, Maclise Road, Kensington, W. Pri fotografarto aŭ korespondado. Li nun fondas Esperantan fotografan Societon.
  • Sro. John Merchant, 43, Cliffefield Road, Sheffield, England. Kun alilandanoj per ilus. p-k. Ĉiam respondos.
  • Sro. A. T. Simper, Attaree Khat, Singribari Hat, P.O. Mangaldai, Assam, N. India. Kun alilandanoj pri ĉiuj aferoj. Interŝanĝos interesajn kaj neordinarajn fotografaĵojn.
  • Kiam ni estos en Havro ni kunkantu

    LA MARSEILLAISE.

    Por la okazo tradukita de Ben Elmy, je 12. 7. 04.

    Alvenu, | ho patrujin | fanoj!
    Nun estas | nia glora | tag’;
    Jen, kontraŭ | ni de la ti | ranoj
    Lev | iĝas sangminaca | flag’: (bis)
    Ĉu aŭdas | vi en la kamp | aro
    Kru | elajn bruojn de sol | dat’?
    Li | portas morton sen kom | pat’
    Al la edz | in’ kaj junul | aro.
    Ĥoro:
    Land | anoj, armu | vin!
    Bat | alu en kom | bin’!
    Ni | marŝu, | ke l’ mal | pura sang’
    Flu | adu ĝis la | fin’!
    Do kion | volas sklava | maso,
    La perfid | uloj kaj la | reĝ’?
    Por kiu | tiom da fra | kaso,
    La feraj | ĉenoj, fera | leĝ’? (bis)
    Al vi, ho | Francoj, l’ insult | eco
    A | signas tion, ankaŭ | pli
    Me | ditas ke deviĝu | vi
    Eĉ al an | tikva la sklav | eco!
    Ĥoro:
    Landanoj, armu vin!
    Batalu en kombin’!
    Ni marŝu, ke l’ malpura sang’
    Fluadu ĝis la fin’!
    Tiranoj, | tremu; perfid | antaj,
    De l’ homo | kaj parti’ de | grad’!
    Post provoj | patromortig | antaj,
    Vin | sekvos honto kaj pun | ad’! (bis)
    Ni ĉiuj | volas vin bat | ali;
    Se | falos iu per la | mort’,
    Franc | ujo kontraŭ lia | sort’
    Al | ian naskos rebat | ali.
    Ĥoro:
    Landanoj, armu vin!
    Batalu en kombin’!
    Ni marŝu, ke l’ malpura sang’
    Fluadu ĝis la fin’!
    Patruja | Amo, sankta, | pia,
    Konduku | nin, kun venĝa | man’;
    Ha Liber | eco, kara | nia,
    Klopodu | kontraŭ la ti | ran’! (bis)
    Alflugu | Venko kun fa | voro
    Al | nia helpo sub stand | ard’;
    Kaj | estu tie en ri | gard’,
    Triumfo | ĝia, nia | gloro!
    Ĥoro:
    Landanoj, armu vin!
    Batalu en kombin’!
    Ni marŝu, ke l’ malpura sang’
    Fluadu ĝis la fin’!

    [Niaj legantoj memoros, ke Franco verkis por The Esperantist, No. 1, bonegan tradukon de la Angla nacia himno. Ni do esperas, ke niaj Francaj kunbatalantoj ŝatos tiun ĉi tradukon de sia nacia kanto tiel, kiel ni ŝatas la nian. La tradukinto sendis ĝin al ni nur du tagoj post kiam ni proponis ĝin, al li por ke ĝi estu kunportata kun ni en Havron! Mil dankojn!—Redaktoro].

    The ‘First Thursday’ Meeting for Subscribers has been discontinued for the present. Members’ Monthly Meetings as usual, at 6 p.m., 5, Bishopsgate St. Within, E.C.


    LA KOMERCISTO KAJ LA RABISTOJ.

    Originale verkita de O.W. 7074 (Francujo).

    Mi estis tute juna kiam oni rakontis al mi tiun historion. Jam multe da tempo pasis de tiu tago, jaroj post jaroj; sed ĝi tiel impresis min, ke mi neniam ĝin forgesis, kaj eĉ ne ĝin forgesos. Nepre mi ne ĝin rakontos al vi tiel agrable, kiel oni rakontis ĝin al mi, sed mi petas de vi indulgon. Estu do malseveraj por aŭskulti min.

    Estis foje riĉa komercisto kiu ne okupiĝis plu pri la negoco kiu loĝis kastelon kuŝitan meze de granda parko, plena je maljunaj, dikegaj kaj altkreskaj arboj. Ĝi estis tute ĉirkaŭita de altaj muroj. Bela ferpordego estis je la enirejo de la parko, kie komencis larĝa kaj longa aleo, ĉiuflanke ombrigita de la arboj. La komercisto havis edzinon kaj du filinojn, kiujn li amis tre varmege.

    "Mi estos devigata lasi vin hodiaŭ por aliri la najbaran urbon," li diris al sia edzino kaj al siaj filinoj: "Mi estas ricevonta grandan sumon da mono, kiun oni ŝuldas al mi de longe, kaj kiun oni devas liveri al mi hodiaŭ. Mi ne povos reveni frue, sed nenion timu, vi scias ke mi ne havas ian malamikon en la lando; mi do revenos hejmen sendanĝere."

    "Ho!" ekkriis lia edzino, "ne aliru la urbon, mi antaŭsentas, ke okazos al vi malbonaĵo, mi timas ke oni mortigos vin pro la granda sumo da mono, kiun vi kunportos kun vi."

    "Ĉu mi neniam aliris la urbon? Ĉu mi neniam kunportis multe da mono? Ĉu mi iam revenis hejmen tre malfrue, renkontinte danĝeron?"

    "Jes, jes, estas vere, sed tiun ĉi fojon, mi ne scias kial, mi timas, mi timegas. Ne deiru, mi petegas vin."

    La infaninoj

    Pages