You are here

قراءة كتاب The Esperantist, Vol. 1, No. 10

تنويه: تعرض هنا نبذة من اول ١٠ صفحات فقط من الكتاب الالكتروني، لقراءة الكتاب كاملا اضغط على الزر “اشتر الآن"

‏اللغة: English
The Esperantist, Vol. 1, No. 10

The Esperantist, Vol. 1, No. 10

تقييمك:
0
No votes yet
المؤلف:
دار النشر: Project Gutenberg
الصفحة رقم: 5

ŝultroj kaj fortaj membroj. Lia irado estis komanda, lia vizaĝ-koloro flavabruna, liaj haroj korv-nigraj, liaj trajtoj severaj, kaj liaj lipoj kunpremitaj kvazaŭ en kolero. Granda agla nazo plifortigis la arogantecon de lia mieno, kaj densaj mallumaj brovoj malaltiĝis super liaj fervoregaj, brulaj okuloj. Li portis verdan veston kun larĝaj oraj galonoj kaj brilanta stelo. La fianĉino, kiu nun staris genue apud li, estis riĉege vestita. Ĉielblua vesto, arĝente ornamita, envolvis ŝiajn delikatajn membrojn kaj falis en larĝaj faldoj sur ŝian gracian figuron; diademo brileganta je diamantoj ornamis siajn malhelajn harojn. Ŝiaj trajtoj estis belegaj, kvankam malespero nun montriĝis en ili; ŝiaj vangoj estis palaj kiel tiuj de malvivulo, ŝiaj okuloj malsekaj je ploroj kaj ŝiaj senpovaj brakoj pendis senmove apud ŝia preskaŭ senviva korpo.

Genue antaŭ la altaro la figuro de morto, ŝajnis ke teruro estis rigidiginta ne sole ŝiajn vivemajn povojn sed ankaŭ ŝian konscion.

La pastro nun ekvidis proksime al li maljunan malbelulinon, en multekolora vesto, kun sang-ruĝa turbano sur ŝia kapo, kiu rigardadis la genufleksantan fianĉinon kun esprimo de Furio. Li ankaŭ ekvidis malantaŭ la fianĉo viron de grandega kresko kaj malluma vido, kies okuloj estis senmove fiksitaj tere. Terurigite la pastro staris muta dum kelke da tempo ĝis elvokanta rigardo de la fianĉo memorigis al li la ceremonion, kiun li devis fari.

Sed la necerteco ĉu la geedziĝontoj komprenas lian lingvon estis por li nova fonto de maltrankvileco. Tamen li kuraĝis demandi la nomojn de la gefianĉoj. "Neandro kaj Feodora" estis la respondo farita en malĝentila voĉo.

La pastro nun komencis legi la preĝojn kun tremanta voĉo. Ofte li eraris kaj haltis por ripeti la vortojn, sed nek la fianĉo nek la fianĉino ŝajnis rimarki lian konfuzon, kaj tio ĉi plicertigis al li ke ili nekomprenas lian lingvon. Adresinte la demandon: "Neandro ĉu vi volas havi tiun ĉi virinon por via edzino," li dubis ĉu li ricevus ian respondon, sed je lia miro, la fianĉo respondis jese, kun laŭta, preskaŭ kria voĉo, kiu resonadis tra la preĝejo, dume profundaj ĝemoj de la tuta aŭditorio akompaniis la teruran "Jes!" kaj tremeto, kiel la rebrilo de malproksima fulmo pasis super la vizaĝo de Feodora. Tiam la pastro turnis sin al ŝi kaj diris pli laŭte por veki ŝin el ŝia svenadego: "Feodora, ĉu vi volas havi tiun ĉi viron por via edzo?" La senviva formo antaŭ li ŝajnis reviviĝi ĉe tiu ĉi demando, ŝiaj lipoj tremadis, ekbrilo de fajro radiis en ŝiaj okuloj, ŝia brusto leviĝis kaj malleviĝis, ploroj mallumigis la brilon de ŝiaj okuloj, kaj la "Jes" elvenis kiel krio de dolorego de mortanto, kaj ŝajnis trovi eĥon en la sonoj de ĉagrenego, kiuj ekvenis de la ĉirkaŭa amaso. La edzino falis en la brakojn de la abomeninda maljunulino.

Kelkaj minutoj pasiĝis en terura silento, la pala preskaŭ senviva virino denove genufleksis kvazaŭ en profunda svenado, kaj la ceremonio estis finita. Nun la edzo leviĝis kaj kondukis sian edzinon al ŝia antaŭa sidejo, sekvata de la grandegulo kaj la malbelulino. Tiam la du fremduloj reaperis kaj, kovrinte la okulojn de la pastro, puŝis lin perforte ekster la pordon, kiun ili riglilis interne. Dum kelkaj minutoj li penis kolekti sin, kaj estis necerta ĉu la terura sceno kun siaj rimarkindaj cirkonstancoj ne estis sonĝo. Sed, forŝirinte de siaj okuloj la bandaĵon, li vidis antaŭ li la lumigitan preĝejon, li aŭdis la murmuron de la amaso kaj li estis devigata kredi je ĝia realeco.

Por vidi la finiĝon, li sin kaŝis en angulo de la konstruaĵo kaj, aŭskultante li aŭdis la voĉojn plilaŭtiĝi, fervora malpaco fariĝis, li kredis rekoni la voĉon de la edzo, komandantan silenton.

Sekvis longa paŭzo.

Subite, pafo eksonis. Krio de virina voĉo aŭdiĝis.

Denove paŭzo, poste sonadis la batoj de laboriloj, kiuj daŭrigis preskaŭ kvaronon da horo.

Tiam la kandeloj estingiĝis, la murmuro rekomencis, la pordo malfermiĝis kaj aro da personoj ekkuris el la preĝejo kaj rapidis al la maro.

La maljuna pastro eliris el sia kaŝejo kaj rapidis returnen en la vilaĝon, kie li vekis la najbarojn kaj amikojn, por rakonti al ili sian nekredeblan kaj mirindan aventuron. Sed ĉio, kio ĝis nun estis okazinta inter tiuj ĉi simplaj homoj, estis estinta tiel kvieta kaj ordinara, ke alia teruro atakis ilin. Ili kredis, ke ia malfeliĉa akcidento estis detruinta la spiriton de ilia amata estro. Tiu ĉi havis grandan malfacilecon venigi kelkajn el ili al la preĝejo, armitajn de hakiloj kaj fosiloj.

Mateniĝis, kaj kiam la bona pastro kune kun siaj kunuloj supreniris la monteton, ili ekvidis militan ŝipegon apud la marbordo, kun veloj streĉitaj, forveturantan al la nordo.

Je tia mirinda vidaĵo en tiu ĉi malproksima regiono la vilaĝanoj jam ŝanceliĝis forĵeti rakonton de la pastro kiel neverŝajna, kaj ili inkliniĝis ankoraŭ pli kredi ĝin, vidante ke la pordo de la preĝejo estis malfermita perforte. Plenaj je atendoj ili eniris kaj la pastro montris al ili la tombon malfermita en la nokto. Estis facile vidi, ke la ŝtono estis levita kaj remetita. Ili faris uzon de siaj iloj, kaj baldaŭ nova, riĉe ornamita ĉerko aperis. La maljunulo malsupreniris en la tombon kun malpacienco de junulo. Aliaj lin sekvis, kaj ili kune forlevis la kovrilon. Tiam la pastro trovis siajn antaŭsentojn certigitajn. En la ĉerko kuŝis la mortigita edzino, kuglo estis penetrinta ŝian bruston ĝis la koro. La belega diademo, kiun ŝi estis portinta, estis malaperinta, sed la freneza esprimo de ĉagreno estis forlasinta ŝian vizaĝon kaj ĉiela trankvileco kuŝis sur ŝiaj trajtoj.

La maljunulo sin ĵetis genuen apud la ĉerko, kaj ploregis kaj preĝis laŭtavoĉe por la animo de la mortigitino, dume liaj akompanantoj staradis mutaj kaj terurigitaj.

Li sin kredis devigita sciigi la okazintaĵon al sia estro la Episkopo de Zelando, kaj, ĝis la alveno de ia ordono, li ĵurigis ĉiujn siajn amikojn gardi la sekreton. Baldaŭ persono de altega rango alvenis el la ĉefurbo, demandis pri ĉiuj cirkonstancoj, vizitis la tombon, laŭdis la observitan silenton kaj diris, ke la tuta okazo devas por ĉiam restadi sekreto.

Samtempe li minacis per severa puno ĉiun, kiu kuraĝus paroli pri ĝi.

Post la morto de la paroĥestro, oni trovis en la paroĥa registro-libro skribon, rakontantan tiun ĉi aferon. Kelkaj kredas, ke ĝi havas ian sekretan kunigon kun la violentaj politikaj ŝanĝoj, kiuj havis lokon en Rusujo post la morto de Katerino kaj Petro I., sed estas malfacile, se ne neeble, solvi la profundan enigmon de tiu mistera edziĝo.

Pakaĵo por Avo!—Nun, do! ekkriis knabineto, dum ŝi serĉis tirkeston:

"Avo ja iris en ĉielon sen liaj okulvitroj! Kion li faros?"

Iom poste, kiam oni supozis, ke alia parenco en la domo estis morte malsana, ŝi kuris al lia litflanko kun la avaj okulvitroj en ŝia mano, kaj diris:

"Vi estas mortonta?"

"Oni diris al mi tion."

"Ironta al ĉielo?"

"Mi ĝin ja esperas!"

"Nu, jen la okulvitroj de avo, volu preni ilin al li!"

(J.T.).

La Vilaĝanino kaj ŝia Laktokruĉo.—Vilaĝanino portante sur ŝia kapo kruĉon da lakto, piediris vigle, kaj samtempe pripensadis: "La mono, kiun mi ricevos por tiu ĉi lakto ebligos min pligrandigi mian kvanton da ovoj ĝis mi havos tri centojn. La ovoj produktos almenaŭ ducent kvindek kokidojn. Tiuj kokidoj estos taŭgaj por vendejo ĵus kiam la kortbirdaro estos ĉiam kosta; tiel ke mi nepre havos sufiĉe da mono por aĉeti novan robon. Vestita je tiu robo, mi iros al la foiro, kien ĉiuj junuloj penados por min akompani; sed, ne! mi rifuzos ĉiun el ili per kapŝanceligo." Kontentega je tia ideo, la fraŭlino ne povis deteni sin, kaj, nekonscie, movis sian kapon, laŭ la penso, kiu ŝin

Pages